====== La Trajnobsedato ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de [[Marcelo REDOULEZ]], muziko de [[Nanne KALMA]].// ===== Teksto ===== Kiel ĝi viglas tra la pejzaĝo, Ĉe la maro, tra kampar', montar', Kvazaŭ sen saĝo, kun kuraĝo, Tiu trajneto dum la jar'. Ĉi vagonaron, ja sen estro, Avide sekvas per rigard', Eta infano tra fenestro De la vendejo kun lumard'. //Refreno: // >Knabo trajneton admiris, >Al ĝi li tre sopiris. >Sed la gepatroj diris: //"Ve!// >//Tiun ludilon? Hejme, ne!"// >De tiam lin obsedas >Al trajnoj vera am'. >Sed li al pasio cedas >Kaj malfamon riskas jam. Nun ĉirkaŭ tridek jaroj pasis. Feliĉas lia famili'. La fruajn revojn li forlasis Ie, en onbro sub tili'. Sed por lastjara naskiĝtago Aĉetis li al sia fil' Lokomotivon, bela ago! Reŝprucis sentoj mil kaj mil. >//Refreno// De tiam sian tutan vivon Dediĉas li al trajnotent'. Ĉiuj primokis ĉi naivon, Sed li ja spitas al koment'. Li plu neglektas la edzinon, La filon ne akceptas plu, Al geamikoj eĉ la finon Anoncis li de la kuna ĝu'. >//Refreno// Hobion li flegis tro multe; Laboron kaj valoron for! Ĉiujn kaj ĉion perdis stulte. Restas nur trajno en la kor'. Sola en mondo brando fluas. Decidis li pri sia mort'; Por fuĝi kio eldetruas, Kuŝi sur reloj nur kongruas. Sed rapidtrajno nun malfruas. Retrafas lin vorto de la sort'! >//Refreno// {{tag>litero_t kanto}}