====== La translandantoj ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:La_translandantoj.mid}}| Noto: La hodiauxa brutisto ne plu cxevalrajde pelas bestojn trans la kamparo. Li kolektas ilin per motorciklado kaj transportas ilin al la vendejo, aux per kamionoj, aux per aeroplanoj. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_translandantoj.png}} Ho! laboras ni pelante la bovojn trans la landon, de la sud' al nord', laux cxiu voj' jam konas ni Kvinslandon. //Refreno:// >Pasigu la bilipoton - ne lasu gxin staranta, cxar tostu ni al sano de cxiu translandanto. Tra la ebenajx' ni rajdas sen ecx knabin'-kunulo, cxiam la inund’ aux malpluvec’ por povra Kvinslandulo! Lauxmerita urbvizit’ - jen luksa fest’ kaj sxinko! ofte malaperas tuta cxek’ por mangx’, amuz’ kaj drinko. Sur la fora polvovoj' turmentas nin infanoj, ecx akuzas nin pri sxtelakir’ de l’ ajxoj de ruranoj. Do hejmen vagos ni, per rajdcxeval' heroa, al la paca rampa bovlabor’ sur flank' de Maranoa. {{tag>kanto litero_t angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}