====== La tri brutistoj ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:La_tri_brutistoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_tri_brutistoj.png}} **(Karolo)** Kristnaskvespere tri brutistoj rajdis tra l’kampar' kun gxoj’, Kaj vidis stelolumon ecx pli brilan ol La Lakta Voj'; do ili kantis pro la hel', kun granda mir' Noel, Noel, Noel, Noel, Noel. Varmege estis kaj la lun' kovrigxis per somera fum'. Mallauxta dolcxa melodi' el la cxielo drivis dum Kantadis plu kun korosxvel’ la viroj tri Noel, Noel, Noel, Noel, Noel. Ululis dingoj kaj glitflugis nigraj cignoj tra l’ aer'. La lumo brilis kaj la son' cxiela ehis sur la ter', Kaj dauxre kantis pro la bel' la viroj tri Noel, Noel, Noel, Noel, Noel. {{tag>kanto litero_t angla ausxtralia popola notoj midi akordoj religia}}