====== La tri knabinoj ====== ^Muziko|germana popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:la_tri_knabinoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_tri_knabinoj.png}} Migradis sur sunplena vojo knabinoj tri, bel' kun graci'. Flirtigis la vestojn kaj pro gxojo kantadis la cxiuj tri. //Refreno:// >La la la la la la la la la la la la la la la la la la la la la la la la la Mi vidis kun gxojo la gambojn, knabinoj jubilis al mi. Por unu mi ne povis decidi, do kisis mi cxiujn tri. //Refreno// Sed cxiu ajn volis ekhavi, mi estu nur sola al sxi! La tutan, ne parton de la knabo, jen volis la cxiuj tri. //Refreno// Vi nigra, vi blonda, vi bruna, mi petas, pardonu al mi! Neniun mi tre volas cxagreni, mi lasas vin cxiujn tri. //Refreno// {{tag>kanto litero_t kanto germana popola notoj midi akordoj}}