###Sxablono por kantotekstoj. Tio cxi estas komento. forigu ilin! ====== La trinkomanĝa nokto ====== ^Muziko|[[Jean BERNARD kaj Jean-Marie PRIMA]] (tradicia bretona melodio) | ^Esperanta teksto|[[rocxjo|Rogier HUURMAN]]| ^Esperanta plenumo|[[la_vipoj]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala titolo| Son ar chistr | Tiu ĉi kanto estis originale verkita dum IJF 2016, kies trinkomanĝa nokto estis pli pompa ol kutima, kaj daŭris longe pro tio, ke la prezidanto de TEJO unue vizitis ĉiun tablon sinsekve. La originala teksto estas perdita, sed simila versio aperis en la muzikalo [[june_kaj_kune]], antaŭkantita de 'Kaŝa'. {{youtube>EFvHWzR5Pdw?medium}} //La trinkomanĝa nokto dum IJK 2022// ===== Teksto ===== K: Kion ni trinku en trinkomanĝa nokt’, kion ni trinku, dum tuta Nokt’? Ĥ: Kion ni trinku en trinkomanĝa nokt’, kion ni trinku, dum tuta Nokt’? K: Sufiĉas jen por ĉiuj ni! Ni trinku kune, botelon post botel’, Ni trinku kune, dum tuta nokt’. Ĥ: Sufiĉas jen por ĉiuj ni! Ni trinku kune, botelon post botel’, Ni trinku kune, dum tuta nokt’. K: Unue iras la TEJO-prezidant’, unue iras la prezidant’. Ĥ: Unue iras la TEJO-prezidant’, unue iras la prezidant’. K: Ŝi trinkas jen por ĉiuj ni! Iras al tablo, kun glaso en la Man’, al sekva tablo, dum tuta nokt’. Ĥ: Ŝi trinkas jen por ĉiuj ni! Iras al tablo, kun glaso en la Man’, al sekva tablo, dum tuta nokt’. K: Kion ni manĝu, en trinkomanĝa nokt’, dolĉan aŭ salan, dum tuta Nokt’? Ĥ: Kion ni manĝu, en trinkomanĝa nokt’, dolĉan aŭ salan, dum tuta Nokt’? K: Vomiga fiŝo aŭ fromaĝ’? Pli bone havu ion en stomak’, ĉar vi Trinkos dum tuta nokt’! Ĥ: Vomiga fiŝo aŭ fromaĝ’? Pli bone havu ion en stomak’, ĉar vi Trinkos dum tuta nokt’! {{tag>kanto litero_t}}