====== Trumpisto, La ====== ^Teksto\\ Muziko\\ Kantas|Mihxail Sxcxerbakov| ^E-teksto|[[Lusi RIMON]]| Barda kanto "Трубач" ===== Teksto ===== '' [[Am]] [[E]]'' ''Hej, nu kial do, niaj aferoj fiaskas,'' '' [[F]] [[E]] [[Am]]'' ''Al kia inspir' povus konduki esper'..'' '' [[A7]] [[Dm]]'' ''Sed la infer' denove disigxon eknaskas,'' '' [[Am]] [[E]] [[A7]]'' ''Kracxas cxielen arogaj kanonoj de l'ter'.'' '' [[Dm]] [[A7]]'' ''- Nu, eble ecx jes, sed atenti ne nepras,'' '' [[B]] [[A7]] [[Dm]]'' ''Provu aux ne, cxielon ne vundos pоnard'.'' '' [[D7]] [[Gm]]'' ''Vanas l'kalkul - kiome da salvoj ekjelpas,'' '' [[Gm6]] [[Dm]] [[A7]] [[Dm]] ([[E7]])'' ''Kun ajna pen' la superon ne trafos bombard'.'' - He, mi sen plezur' damnas la regnon senvervan, Sed vidu mem, kiel elrajdas al plac', La general', li, nia estranto fiera, Tiu satrap', senigita de l'digno pajac'. - Lasu pri gxen'. Li ne meritas mencion, Ne por cxiam aeron plenigis miasm'. Se en real', jes, mankas gvidantaj racioj, L'ordinarul', li la vojon ne trovos al pac'. Jene, refoj', nia domagx'- en pretero, Cxu en solec' vi, en malvenk' - l'alarmant'? La indeferent', via, skrupul' jupitera, Kio gxin distras dum la malsukcesa strebad'? - Sed, en cxi svag', mi malsukceson ne vidas, Estu l'rajdant' ecx kun Bonoparta pretend', Mi nek de li kaj nek de aliu dependas, Ek! ankaux vi, por vin plene forlasu depend' Ecx se gvidant' en misvoj' for de l'vero, Se fusxa flu', la revojn dronigas en plag', Kredu ke nur, gravas ja dign' kaj libero, Nure la dec' kaj honest' estu sur nia flag'. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://geo.web.ru/bards/Scherbakov/ - pri la bardo {{tag>kanto litero_t barda rusa akordoj}}