====== La truto ====== ^Muziko|[[wpeo>Franz Schubert]]| ^E-teksto|L. Schödl| ^MIDI|{{:muziko:la_truto.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_truto.png}} En riveret’ malvarma ja en petola ag’ kaprica truto cxarma saltetis kiel sag’. Mi staris cxe la bordo, rigardis kun plezur’ la fisxon en akordo kun rivereta pur’. La fisxon en akordo kun rivereta pur’. Malice kun intenco cxe l’bordo gvatis vir’ kun vergo, kun fimenso, la truton kun dezir’. Se l’akva kristaleco nur restos, pensis mi, al fisxa libereco atencus vane li. Al fisxa libereco atencus vane li. Sed nun senpacienca la fisxkaptont’ acxigas akvon li intence kaj jam el gxia ond’ trompitan truton tiras, kaptita, kaptita, ho, karul, la koron vi dissxiras, amata, vi cxarmul’! La koron vi dissxiras, amata, vi cxarmul’! {{tag>kanto litero_t kanto germana auxstra notoj midi}}