====== La universala arbo ====== ^Muziko|[[Nanne KALMA]]| ^Esperanta teksto|[[Amir NAOR]]| ^Esperanta plenumo|[[kajto]]| ^Tipo|adapto| ^Originala teksto|[[Micheal J. ROADS]]| ^Muzikfilmeto|Mónika MOLNÁR| ===== Teksto ===== {{ youtube>u26tgDnFRYg}} Profundas la radik' en ter', Mi estas ar', mi estas er' Mi estas arb', gracie mi, kortuŝas la homojn tra la anim' Mi verdas en foli-surtut', mi estas part', mi estas tut' Mi estas arb', kaj ties fort', mi altas tre, mi vidas for Ros' kovras min dum la maten', mi simple kreskas sen ajna pen' Mi estas arb', kaj ties pov', mi estas blov', mi estas mov' //Refreno:// >Poet' mi estas, kaj la poem', >mi loĝas en lum', jen mia hejm' >Rigardas mi sur la pejzaĝ' >kun mil folioj kiel vizaĝ' >Mi loĝas en lum', jen mia hejm', >poet' mi estas, kaj la poem' Mi estas viv' en tiu arb', mi estas lum' kaj la rigard' Folioj lumas en mia rond', mi brilas sur la tuta mond' Videblas mi, de ĉie ajn mi vidas vin, vi vidas min Mi estas flam' de ena kresk' mi lumas de profunda est' Ankrumis en la ter' radik', florflugis sem', jen la efik' mi estas arb', kun brila bel', mi estas arb', mi estas ben' >//Refreno// Mi estas flor' de tiu arb', mi estas bird', mi estas ard' Odoras mi per ĉiu flor', mi estas lum', kaj ties glor' Mi estas kant' de la esper' kaj la odor' de la vesper' Mi estas font' de arba viv', vi jen en mi, kaj mi en vi Jen fora stel' atingas min, mi estas lun', lun' estas mi Mi estas lum', lum' estas mi arb' estas vi, vi estas mi. >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/song-traditional-progressive/kajto-115/8-la-universala-arbo/01-la-universala-arbo-detail.html - Ligilo por aĉeti la kanton "La universala arbo" ĉe Vinilkosmo (kun aldonaj informaj pri ĝi) * https://sezonoj.ru/2019/09/kajto/ - Artikolo pri la albumo "La universala arbo" ĉe retejo "La Ondo de Esperanto" * http://esperanto.china.org.cn/2019-11/08/content_75388645.htm - Recenzo de la albumo, fare de Rafael Henrique ZERBETTO por "El Popola Ĉinio" * https://www.amazon.com/La-Universala-Arbo/dp/B07V4N247Y - Kanto "La universala arbo" ĉe Amazon Music * https://music.apple.com/se/album/la-universala-arbo/1472492745?i=1472492754&l=en - Kanto "La universala arbo" ĉe Apple Music * https://www.deezer.com/en/track/710745882 - Kanto "La universala arbo" ĉe Deezer * https://open.spotify.com/track/0LpDjqoHDpulkPWk6m6ytk - Kanto "La universala arbo" ĉe Spotify {{tag>kanto litero_l}}