====== La urbego ====== ^Teksto/Muziko|[[klari mikola|Klára MIKOLA]] - Laca [[László GARAMVÖLGYI]]| ^Kantas|Mikola - Garamvölgyi| ===== Teksto ===== La urbo granda bruas sen fin', betonskatoloj subpremas vin, multaj homoj vivas en tiuj domoj, kvazaux sardin'. La fumo densa, kiel nebul', se vi enspiros, igxos malsanul', la infan-pulmo suferas pro fumo cxe strat-angul'. Cxu vi jam ecx ne memoras pri silenta, eta, cxarma vilagx', kie floroj bonodoras — vivas vi en kagx', en deka etagx', cxu tio okazas laux via placx'? La urbo granda bruas sen fin', gxi kaptis kaj ne ellasas vin, donas laboron — kaj pezan koron kontraux via anim'. {{tag>kanto litero_u esperanto}}