====== La urbo tendara ====== ^Muziko|O. Felcman| ^Teksto|M. Tanicx| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:La_urbo_tendara.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_urbo_tendara.png}} Mi logxas en tajgo sen plend' Pri nia vagula destin', Kaj placxas al mi nia tend' - De la brigantinoj fratin'. La vojo de nia esplor' Sur mapoj aperos kun glor', Kaj floto-tendar' Navigas sen bar' Plenvele tra maro-arbar'. Ni tenas en sakoj en ver' La urbon kun hidrostaci', Kaj plauxdas al ni la river': "Estonten navigas nun ci". Gxi tien, al rando de l'ter' Malofte alflugas leter', Kaj floto-tendar' Navigas sen bar' Plenvele tra maro-arbar'. Do venu al ni, amikin', Al nia urbeto-tendar', En kiu vespere sen fin' Sopiras pri vi la gitar'. Petrolo lumigas nun nin Ferdeke de la brigantin', Kaj floto-tendar' Navigas sen bar' Plenvele tra maro-arbar'. Dezerto ne estos plu, cxar Jam kreskos la urb' tie cxi, Per nomoj de vi, amikar', Eknomos sin stratoj de gxi. Sed cxiuj ni estos jam for En tendoj de nova esplor', Kaj floto-tendar' Navigas sen bar' Plenvele tra maro-arbar'. {{tag>kanto litero_u rusa notoj midi }}