====== La valizo ====== ^Teksto|[[jxoze' velozo]]| ^Muziko|[[jxoze' velozo]]| ^Kantas|[[marcxela fasani]]| galegujo, kiel cetere multaj regionoj logxataj de etnaj malplimultoj, estas geografie malcentra kaj ekonomie subevoluinta. nepra sekvo estas la migrado al industri-ricxaj urboj, kie oni uzas la mildigan esprimon "gastlaboristof" por la koncepto "viando por eksporto". ===== Teksto ===== jen rakont' pri junulino fakto stranga kaj malofta akusxinta iun bebon kune kun vojagxvalizo helpu min madono mia sxajnas ia diabla faro nasko kune kun valizo de normala vira bebo opiniis nekredebla kuracistoj tiun naskon gxis malkovr' ke temis simple pri naskigx en galegujo efektive ili scias ke ricevas de naturo cxiu besto nur la ajxojn bezonatajn por travivo hom' proponas, di' ordonas sagxa estas la naturo kiu naskas la galegojn kune kun vojagxvalizo ecx doktoro, klera ulo, diris pro tutcerta scio "en estont' naskigxos idoj kun bilet' aviadila" tamen certe pleje bonus se naturo lasus tie kie gxi deprenas ilin kaj biletojn kaj valizojn kaj se donus gxi honeston kaj pli grandan homan amon al la homoj kiu igas nin viando por eksporto {{tag>kanto litero_v kasedo galega}}