====== La verda amikaro ====== ^Muziko|melodio de: Sommerdag i Efterhøst| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Post peniga taglabor' sur la kampo, en fabrikoj festas ni en bonhumor' kun verdkoraj geamikoj. Sonas kanto kaj fanfar' en la verda amikar'! En libero por moment' fresxan forton ni akiras, ne la dormon en silent', sed felicxon ni deziras. Fluu dia la nektar' en la gaja amikar'! For cxagrenoj kaj malgxoj' fugxu for la nigraj nuboj! Brilu sun' sur nia voj', kaj silentu cxiuj duboj! Regu gxojo sen avar' cxiam en la amikar'! Dum bataloj en la mond' kontentigxas provizore ni en la amika rond', gxuas vivon ni plenkore, — jen oazo en Sahar' nia verda amikar'. {{tag>kanto litero_v esperanto}}