====== La verda stelo ====== ^MIDI|{{:muziko:la_verda_stelo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_verda_stelo.png}} Renkontis li sxin dum vesper’ tre amis li ja sxin, cxar lin allogis verda stel’ sur brust’ de belknabin’. Cxu ion signas la simbol’ gxentile petis li, kaj sonis kiel orakol’ la bela melodi’: //Refreno:// >La verda stelo, la verda stelo simbolo estas de l’paco kaj esper’, la verda stelo, la verda stelo, per Esperanto triumfos sur la ter’. Eklernis li tuj kun fervor' la lingvon de la mond' kaj al li la knabina kor' jam estis por estont'. Promenis ili laŭ river' kaj post dolcxega kis' resonis tra la fe-vesper lulata melodi'. //Refreno// Ne estas, samideanin' nur vanta aventur' cxi amo, kiu celas vin kaj dolcxa amoĵur'. Kaj tamen brilos verda stel' fiere sur la brust' kaj gvidos min al nobla cel', al amo kaj al just'. //Refreno// {{tag>kanto litero_v kanto esperanto notoj midi}}