====== La Vetemulo ====== ^Teksto|[[Rogxer BORGXES]] kaj [[Jimes MILANEZ]]| ^Muziko|[[Supernova]]| ===== Teksto ===== For de l' okuloj, For de la koro Sed provu memori nun Fermu l'okulojn Vidu la gloron De pompa kaj luksa viv' Politiko Influado Estis alta prez' Idoliĝo Mensogado Estis via tez' La plej morba kulo, Jen vi, vetemulo! Neniam puriĝos via mens' Nek fajro nek pluvo Vin ŝanĝos, karulo... Neniam puriĝos via mens' Nun vi pentas Kolero silentas Vi solas en ĉi dekadenc' --- De la vivo Jen la fino Mortis jam la despotec' Izoliĝo Malamikoj jen premi' al via ve' {{tag>kanto litero_v roko esperanto}}