====== La Virbovo kaj la Luno ====== ^Auxtoro|A. SARMIENTO kaj C. CASTELLANOS| ^E-teksto|[[JoMo]]| ^Kantas|[[JoMo]]| La originala versio nomiĝas "//El toro y la luna//" kaj la plej famaj kantantoj de ĉi tiu kanto estas la grupo "Gipsy Kings" kaj kantisto "Joselito". --- //[[:wiki:user:zehanonimo|Ricardo Dias Almeida]] 15/05/2007 19:08// ===== Teksto ===== {{ youtube>cWx3KrwXAHs}} La luno sin estis kombanta En la spegulo rivera Virbovo ĝin estis gvatanta En milda nokto somera Kiam venis la blanka mateno Malaperis la luno de fluo La virbovo kiel en areno Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo // Refreno: // >La virbovo kiu ekamis la lunon >Kaj forkuras dum la nokto el bovej' >La odora papaveto kaj la pruno >Jen parfumas la kamparon bone plej. >Rosmareno de montaro al rand' de river' >La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro >La virbovo kuraĝega kaj de brava genero, >Memoraĵojn de la luno konservas en la kor' La luno dum nokto alvenas El la profund' infinita Virbovo ĝin gvatas kaj splenas Inter la branĉoj kaŝita En la mezo de riverspegulo Dum la luno en dormo nun spiras La virbovo kiel gvardiulo Ĝin rigardas kaj triste sopiras {{tag>litero_v kanto hispana filmo}} Hebrea Traduko: הלבנה סירקה את עצמה במראת הנהר פר היה צופה בה בחשאי בערב קיץ לא חם כשבא הבוקר הלבן נעלמה הלבנה מהזרם הפר כמו בזירה הישר הסתער קדימה בשאון פזמון: הפר שהתאהב בלבנה ובורח בלילה מהרפת הפרג הריחני והשזיף הנה מבשמים את האחו הכי טוב רוזמרין ההרים עד לשפת הנהר הכוכבים הקטנים רוחצים אותו בצבע כסוף הפר אמיץ מאוד ומזן אצילי את זיכרונות הלבנה שומר בלב הלבנה בלילה מגיעה מהמעמקים האינסופיים פר אחריה עוקב ומתעצב בין הענפים מוסתר באמצע מראת הנהר כשהלבנה בחלום כעת נושמת הפר כשומר נאמן צופה בה ובעצב משתוקק