====== La Vivo En Harmonio ====== //Auxtoris, komponis, muzikas [[Jx.Dan']], esperantigis, kantas Bert Schumann.// ===== Teksto ===== La vizagxo de infaneto dum cxarma rideto, la unua krio en la vivo, cxio estas harmonio. Mortaj folioj de olda kverko sinkadas gxis la tero kaj forblovadas ilin vento, cxio estas harmonio. //Refreno:// >Ho, la vivo en harmoni', >jen gxi al mi donis emon je viv', >Ho, la vivo en harmoni', >tiun-cxi mi volas dum tuta viv', >Ho, la vivo en harmoni', >tiu donis al mi placxon je viv', >Ho, la vivo en harmoni', >jen gxi donis sencon al la vivo. Unua flugo de birdeto super lageto, reflektigxas gxia flugobildo, cxio estas harmonio. Notoj blankaj kaj notoj nigraj de piano funde en drinkej' inter nuboj el nigra fumo, cxio estas harmonio. >//Refreno// {{tag>litero_v kanto}}