====== La vivo rozas ====== ^Teksto|[[wpeo>Édith_Piaf|Édith PIAF]]| ^Muziko|Louis GUGLIEMI| ^E-teksto|Vitor MENDES| ^Originala titolo|[[wp>La vie en rose]]| Vd. ankaux [[la vivo en roz]] kaj [[La vivo rozkoloras]] ===== Teksto 1 ===== {{youtube>1zFc7nIJnvo}} Rigard' deturnante la mian kaj rid' perdiĝas sur la buŝ' Jen la portreto sen retuŝ' De li la mia posedant'. //Refreno:// >Kiam li brakumas min Mallaŭte montras sin Al mi la vivo rozas Vortojn amajn diras li la oftajn vortojn ĉi Kaj en mi io lozas Jen feliĉas mia kor' malĝojo iĝas for kialon mi supozas Jen li por mi, mi por li, tra la viv' Kaj diris li, ĵuris li ke por ĉiam. Kaj de kiam sciis mi Ĉi amon sentas ĝi, La kor', en bat' Kaj amaj noktoj jen sen fin' malĝoj' ĉagren' eliras for' Feliĉo venas al la kor' ĝis morto venos nin. ===== Teksto 2 ===== ^E-teksto|Claude PIRON| ^Kantas|[[wpeo>Joëlle_Rabu|Joëlle Rabu]]| Okuloj liaj – jen delir' Kiel rezisti al ridet' De tiu korvibriga vir' Kun kiu eblas nure ced' //Refreno:// >Se li ĉirkaŭbrakas min Kaj diras: amatin' Por mi la vivo rozas Amon flustras lia buŝ' Kun sorĉo kaj kortuŝ' Jes, kvankam li nur prozas Mi nun plenas je la riĉ' De rava amfeliĉ' Kaj tion nur li kaŭzas Li estas mia, mi lia dum viv' Tion promesis li por tuta vivo Ja sufiĉas mir rigard' Perdiĝas la singard' En koro-ard' Ni amas nokte ĝis plen-sat' Feliĉas firme kiel rok' La vivo gvidas nin kun glat' Plezur-ebrie ĝis sufok' >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== *https://web.archive.org/web/20070220123538/http://www.aliaflanko.de/artikloj/kantoj/text4.html teksto de Joëlle Rabu (arkivigite) {{tag>kanto litero_v franca filmo}}