====== La vivo rozkoloras ====== ^Teksto|[[wpeo>Édith_Piaf|Édith PIAF]]| ^Muziko|Louis GUGLIEMI| ^E-teksto|[[wpeo>Emanuele Rovere|Emanuele ROVERE]]| ^Originala titolo|[[wp>La vie en rose]]| Vidu ankaux [[la vivo rozas]] kaj [[la vivo en roz']] ===== Teksto ===== {{youtube>TcnUR8J7Yyg}} Hela rigard' kvazaux knabin' Rideto dolcxa sur la busx' Jen la portreto sen retusx' De l' virin' kiu ravas min. //Refreno:// >Kiam sxi brakumas min Kaj flustras el la sin' La viv' rozkolorigxas. Ardajn vortojn el la kor' Sxi diras sen pudor' La sencoj ekscitigxas. Sentas mi, en la anim' Felicxon preter lim' Neniam ecx revitan. "Nur mi por vi, vi por mi en la mond'" Sxi diris kore en jxur' por la vivo. Kiam mi pensas pri tio Akceligxas la puls' de mia kor'. Nokto de am' kvazaux sen fin' dum regas plena harmoni' penojn forigas la pasi' - "la tempo de gxoj', gxoj sen lim'." //Refreno:// >Se vi estas apud mi, mi vidas dank' al vi la vivon rozkolora. Sxvebas cxirkaux mi muzik' La mond' estas amik' Kaj cxiu hom' bonkora. Viaj vortoj, via spir' Samkiel eliksir' Min igas sendolora. Elstaras vi en la plej bela rev' Kaj mi sopiras surlipen vin kisi. Se vi estas apud mi, la vivo cxiam brilas jes por mi. {{tag>kanto litero_v franca filmo}}