====== La Vizitanto Ekstertera ====== //Auxtoris, komponis, muzikas [[Jx.Dan']], esperantigis Bert Schumann, kantas Jx.Dan kaj Bert Schumann.// ===== Teksto ===== Mi, gxentila vizitanto, mi venis de planedo Jxi.Danüs'1, de malproksima galaksi', la sunoj tie estas viv', mi venas preni vin por la rekreo de via viv'. >Ne dankon, nin tro placxas la tero, >cxiu mar' kaj ocean', >cxiu fisxo multkolora, >en mirinda koralar'. Mi, gxentila vizitanto, mi venis de planedo Jxi.Danüs', de malproksima galaksi', la sunoj tie estas viv', ne indas efemerajxo eterna estas nia viv'. >Ne dankon, nin tro placxas la tero, >kun arbaro kaj montar', >cxiu besto alispeca, >inter splenda florar'. Mi, tre gxentila vizitanto, mi venis de planedo Jxi.Danüs', de malproksima galaksi', la sunoj tie estas viv', sed sentas mi, ke terlogxantoj vi tro inklinas al la ter'. >Jes, vi bone komprenis nin, >vi tre gxentila vizitanto, >de planedo Jxi.Danüs', >de malproksima galaksio, >Ne dankon, nin tro placxas la tero, >restas pleno de mistero, >sur cxi blua planedo, >antaǔ rekreo de nia viv'. Mi, gxentila vizitanto, venintis2 de planedo Jxi.Danüs', de malproksima galaksi', mi venis preni vin por la rekreo de via vivo, por la rekreo de via vivo, rekreo de la vivo, rekreo de la vivo. ===== Notoj ===== -Jxi.Danüs' = planedo imagita de l'aǔtoro J.Dan' (prononcu ü kiel germana ü, franca u) -ven/int/is = estis veninta {{tag>litero_v kanto}}