====== La voj' de arĝent' ====== ===== Teksto ===== Longas la voj', longas la voj', sin etendas plu la voj'. Flugas negxer', frostas aer', krudas la veter'. Sed printempas jam la val’ kun odor' de florpetal’. Iras en sol', iras en sol', nun mi iras sen konsol’. La voj' da argxent’ strias plu senfine. Iras en sol’, iras en sol', nun vi iras sen konsol'. Krutas dekliv’, fauxkas la klif', kreskas la soif’. Sed se haltos vi pro sxvit' , tuj retiros vin la glit' Dauxras la voj', dauxras la voj’, dauxras plu la teda voj’. La voj' de argxent' strias plu senfine. Dauxras la voj', dauxras la voj', dauxras plu la teda voj’. Mankas la lun’, densas mallum', nokto regas nun. Do, bonvolu, kara stel', brilu kiel nia cel'. Venos la glor', venos la glor', jam proksimas la auxror'. La voj ' de argxent ' strias plu senfine. {{tag>kanto litero_v japana }}