====== La Vojo ====== //Traduko de O.Sonina// ===== Teksto ===== La vojo, la vojo, La vojo, donu vi al mi forgeson Pri la ofendo en memor', Kaj pri doloro en la kor', Kaj pri pasintaj jam por mi karesoj. La vojo, la vojo Rapide kuras tage kaj vespere. Alvenos kien mi laux vi? Kaj eble povas trompi vi, Kaj povas iu perdi la esperon. Kaj ie, kaj ie Aperos sort' subite en stacio, Etendos manojn l' amatin' Post trajn' veturiganta min, Sed povas jam korekti mi nenion. Sed cxio malfruis, Kaj post la trajno preterveturanta Por amatino restos nur Amara fum', amara fum' Kaj steloj en krepusko trembrilantaj. La vojo, la vojo... {{tag>litero_v kanto}}