====== La vojo ====== ^Teksto|[[L.L. ZAMENHOF]]| ^Muziko|RĂ©ne DESHAYS| ^Muziko|Leonard HARDING| ^Muziko|A. J. WITTERYCK| ^Muziko|Jordan KOLEV| ^Muziko|Gianfranco MOLLE| ^Muziko|Frieso MOOLENAAR| ^Muziko|B. RIJPSTRA| ^Muziko|NOBUKUNI Hirosi| ^Muziko|Frank MERRICK| ^Muziko|Ronald G. TOMBLIN| ===== Teksto ===== Tra densa mallumo briletas la celo, Al kiu kuragxe ni iras. Simile al stelo en nokta cxielo, Al ni la direkton gxi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj, cxar klara kaj rekta kaj tre difinita gxi estas la voj' elektita. Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante Ni iru la vojon celitan! Ecx guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L' //espero//, l' //obstino// kaj la //pacienco//, - Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro. Ni semas kaj semas, neniam lacigxas, Pri l' tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas, - Ni semas kaj semas konstante. "Ho, cxesu!" mokante la homoj admonas, - "Ne cxesu, ne cxesu!" en kor' al ni sonas: "Obstine antauxen! La nepoj vin benos, Se vi pacience eltenos". Se longa sekeco aux ventoj subitaj Velkantajn foliojn desxiras, Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, Ni forton pli fresxan akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro, gxin jam ne timigos la vento, nek staro, Obstine gxi pasxas, provita, hardita, Al cel' unu fojon signita! Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante Ni iru la vojon celitan! Ecx guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L' espero, l' obstino kaj la pacienco, - Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro. [https://www.youtube.com/watch?v=vQHFvp0iHJc] ===== Tonsilaboj ===== <&: Verkis L. L. Zamenhof. Komponis Jordan Kolev.> < Moveme, 2,1:, [La]=E> ( -1:; (2 * Mih /La Lado Ti TiMi /La Lado TiTi; hdo /re redo Ti '1 LaTi /do o Lah; '2 dore /mi i doh;) (2 * hmi /falmi redo Ti dore /milre doTi LaLa; hdo /Ti TiLa Se LaTi '1 do doTi LaLa; '2 /La a Lah;)) +( -2:; (2 * Mih /La Lado Ti TiMi /La Lado TiTi; hdo '1 /re redo Ti LaTi /do o Lah; '2 /re redo Ti LaSo /do o doh;) (2 * hdo /reldo TiLa Se LaTi /dolTi LaSe LaLa; hdo /Ti TiLa Se '1 LaTi /La LaSe LaLa; '2 LaSe /La a Lah;)) +( -3:<[ba]=Hi Bongo>(babababa /ba aba baba a /ba a ba ) *8) +( -3:<[ba]=Chinese Cymbal>(a /ba a a a /a ba a) *8) ) *5 ===== Eksteraj ligoj ===== *http://www.tone.se/komuna/tns/~0000025.tns tonsilaba dosiero *http://www.tone.se/ retpagxo de tonsilaboj {{tag>litero_v kanto tonsilaboj movada esperanto}}