====== Laborista kanto ====== ^Muziko|Melodio de: I Flugt gaar Tiden| ^Teksto|U. P. Overbye| ^Esperanta teksto|[[H. P. N.]]| ===== Teksto ===== La tempo super vivoondoj pasxas, La fresxa, granda, cxiam juna mar'. En kies fund' sin kiel perloj kasxas De mildaj lum-memoroj granda ar'. Al nova verko de l’ spirito ligas Esperon cxiu rondo kaj soci'. Generaciojn junajn gxi kunigas Por novaj agoj kaj por nova sci'. Mi lauxdas pli ol cxiun ajn trezoron La sunoricxan tagon de l’ liber', Al mia vivo donus gxi valoron Kaj sxirmus mian klason je sufer' Ligita estis mia penlaboro, Cxenita aglo estis mia fort', Pro kio mi, libera de memoro Ne kantu pri pli bona, nova sort'. Mi volas havi tra la vivolukto La rajton, kiun cedis antauxul', Kaj mi atendas ne pri gxia frukto, Cxar gxin posedas cxiu laborul'. El granda faritajxo de l’ libero Heredon troan ne avidas mi; Sed gxi nur montru al la mond', en vero La fortigilo estas harmoni'. La temp-spirito cxien sin etendos, Ligiloj multaj devas esti for; La fresxa vivo tra la koroj sendos Fortecon al la manoj de l’ labor', De cxiuj sxargxoj estos senigitaj La rondoj kaj socioj de la mond', Kaj iam ili cxiuj renaskitaj aligxos al la granda frata rond'. {{tag>kanto litero_l dana laborista}}