====== Laborista luktokanto ====== ^Auxtoro|[[H. J. HEGERAAT]]| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Strijdmars der arbeiders| ===== Teksto ===== Kiele en mallumo tomba De malkonscio vivis ni. Homeco tie en katenoj ! Malestas gaj', esperradi'. Laborarmea "Unuigxu" Estigis nin en lumklarec', En bril' de lukto kaj espero, Kaj levis nin al homindec'! //Rekantajxo:// >Luktantaroj de l’ Labor'! Al batalo, energie, Unuece kaj sentime, Por la tuthomara glor'. Jen! ekigxas jam real' Nia rava ideal'! Tra niaj korpoj lacaj fluas La sent' de gaja avidec': Ne flam' envia aux malama Kun sole detruanta ec'. Gxi fajro estas de ravigxo Pro nia certa estontec': Cxe la auxror' de l’ nova tempo Potencon perdos mallumec'. //Rekantajxo// Senpotenculoj neposedaj, Helpadu nin en la batal'. Ni cxiuj celu cxies bonon, La Pacon faros ni real'. Homaro tiam povas flori En grandioza manier'. Justeco kreos la prosperon En gaja suno de liber'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_l flandra laborista}}