====== Laborista marŝo ====== ^Auxtoro|[[U. P. Overby]]| ^Esperanta teksto|[[H. P. N.]]| ===== Teksto ===== Tagigxas nun, fratoj, en hel-orient', Antauxen en hxor' el mizer'! Mokigxas konsolo de vi, laborant'; La rajto por vivi sur ter'; /: Kaj oni decidas pri nia vivsort': Al Laboro aux Vivo aux Mort'! :/ La jugon miljaran sur nuko de ni, Ni cxiam portadis laux plan'; Sed estas ni multaj, do estu la kri': Fostul' pri suficxe da pan'! /:Mizeron ni portis gxis nun kun konkord': AI Laboro aux Vivo aux Mort'!:/ Sklaveca anime kaj sklav' de mizer' Kreigxas nov-generaci'; Homaron neniam ekvidis la ter', Samkiel la nunan sur gxi; /: Cxe peto pri pano forvelkas vivfort': Al Laboro aux Vivo aux Mort'!:/ Fajrujo malvarma, la hejm' rifugxej, Por prem', interpusxoj, sopir', Nia ag' katenita en malliberej'; Renkontas nin nur maladmir'. /: Kaj brulas fajrer' de l’ malamo kun fort' Al Laboro aux Vivo aux Mort'!:/ Ricxulojn satigas proleta labor'; Antauxen sub bonpastra gvid', Ni igxos sulfuro en lastjugxa hor', Se oferas ni ne sen avid'. /: Pro pano ni agas por ul' de l’perfort'! Al Laboro aux Vivo aux Mort'!:/ Jam krakas ligiloj de l’ nuna soci', Mortbaton al arkaikajx'! Sed donu, amiko, la manon al mi, Nun antaux la mort' pro malsat'! /: Ni igxu sxirmil' kontraux fia la hord'. Al Laboro aux Vivo aux Mort’!:/ {{tag>kanto litero_l laborista}}