====== Laboru! ====== ^Auxtoro|usona popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Paul Benneman]]| ^MIDI|{{:muziko:Laboru.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Laboru.png}} Baldaux la nokto venos, tial laboru nun; en fresxa ros' laboru, ecx sub arda sun’ — kiam en tago hela vigle elkreskas flor'; baldaux ja venos nokto, fino de l’labor. Horoj de 1'tago lumaj trovu vin en labor'; certe ja ankaux venos ripoziga hor'. Cxiu minut' fluganta iel ricxigu vin — baldaux ja venos nokto, pen-labora fin'. Seninterrompe fluas sablo de l’vivo for — tial kolektu garbojn dum matena hor'; kiam la ora kampo benas vin per esper', dolcxan ripozon donos pace la vesper'. {{tag>kanto litero_l angla usona popola notoj midi akordoj}}