====== Lakto kaj miel' ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== Mi ne imagis ke ricxeco Tiel mizere aspektas Kaj kiom kreskas malapreco Kiam cxio perfektas Kaj en la koron gutas Veneno de la haven' Kaj la muziko mutas //Refreno:// >Mi ne vivas tie cxi >Mi nur ekzistas >Mi ne vivas tie cxi >Mi nur ekzistas Sed mi ekvivas en la pauxzoj Kaj en la interspacoj Dum mi forgesas pri la nauxzo Malantaux brilaj surfacoj Subita vent' forsxiras La trudkileton de mia kor' Kaj miaj pulmoj spiras >//Refreno// Sed ne faras diferencon cxiom ajn de pent' kaj plor' La pont' malkonstruigxis kaj la sxanco estas for Sxajnas esti la infero kvankam estu la cxiel' Kaj mi malrapide dronas en la lakto kaj miel' {{tag>kanto litero_L esperanto roko}}