====== Lande viroj ĉapeleton surhavas… ====== ^Originala titolo|Arra alá kis kalapot viselnek...| ^Muziko|Hungara popolkanto| ^Tradukis|[[Antono Samak]]| ^MIDI|{{ :muziko:arra_ala_kis_kalapot_viselnek.mid |}}| Mokokanto laŭ la melodio de popolkanto „Du knabinoj estas en la vilaĝo…” {{ youtube>YLt3DpU2fQI?medium }} {{:arra_ala.jpg|}} ===== Teksto ===== {{ :arra_ala_kiskalapot.jpg?200|}} Lande viroj ĉapeleton surhavas, surhavas, Sed edziĝi fraŭloj, ho, ne kuraĝas, kuraĝas. Ĉar nuntempe l’ edzineto frivolas, frivolas: Belas edzo, tamen fraŭlon ŝi volas, ŝi volas. La virinoj tuniketon surhavas, surhavas. Edziniĝi la knabin’ ne kuraĝas, kuraĝas. Ĉar nuntempe la edzo, jen, frivolas, frivolas: Belas edzin’, sed knabinon li volas, li volas. ===== Hungara teksto ===== {{::arra_ala_kiskalapot_3.png?200 |}} Arra alá kis kalapot viselnek, viselnek. A legények házasodni nem mernek, nem mernek, Mert mind olyan a mostani menyecske, menyecske: Szép az ura, mégis legényt szeretne, szeretne. Arra alá kis tunikát viselnek, viselnek. A leányok férjhez menni nem mernek, nem mernek, Mert mind olyan a mostani férjecske, férjecske: Szép az asszony, mégis leányt szeretne, szeretne. {{tag>hungarpopola, hungara, popola, kanto, litero_l}}