====== Lando, lando ====== ^Esperanta teksto|[[J. Murjxan]]| ^Tipo|traduko| ^Origina teksto|[[Sajke Fajkov]]| ^Origina titolo|ארץ, ארץ| ===== Teksto ===== Lando, nia lando, Lando Israel' Gxia suno - lakto kaj miel'. Nia naskigxlando - sole tie cxi Por eterne restos la patri'. //Refreno:// >Land', ni amas vin! Vi - patro kaj patrin', Lando de l'popol' – Paca kre-simbol'. Nia naskigxlando - sole tie cxi Eterne vivos ni. Lando, nia lando, Strando cxe la mar' Svarmo da infanoj kaj florar'. Norde - la Kineret; sabloj en la sud' Cxie sonas la "sxalom"-salut'. //Refreno// {{tag>kanto litero_l hebrea tradukita}}