====== La plej amata kanto ====== ^Originala titolo|"Самая любимая песня"| ^Muziko|[[Oleg Mitjajev]]| ^Originala teksto|[[Oleg Mitjajev]]| ^Originala plenumo|[[Oleg Mitjajev]]| ^Esperanta teksto|[[Jaroslavna Puŝkarskaja, Julija Dunajeva, Aleksandr Ĥrustaljov]]| ^Tipo|traduko| ^Esperanta plenumo|[[Aleksandr Ĥrustaljov]]| ===== Teksto kun akordoj ===== ''[[Dm]] [[Gm]] [[A7]] [[Dm]]'' Plej amata estis vi, mi vin amis arde ''[[Dm]] [[Gm]] [[A7]] [[Dm]]'' Mi en dormo flustris vin, kunvekiĝis ni. ''[[Dm]] [[Gm]] [[C]] [[F]]'' En aleo flava mi serĉis helajn farbojn ''[[Gm]] [[Dm]] [[Gm]] [[A7]]'' Kaj dum frosto sur fenestr' pentris sonojn mi >''[[Dm]] [[Gm]] [[A7]] [[Dm]]'' >Bluon vitroj respegulis firmamentan >''[[Gm]] [[Cmaj7]] [[Fmaj7]] [[A7]]'' >Velkis pro atendo la arbar'. >''[[Dm]] [[Gm]] [[A7]] [[Dm]]'' >Pluas ritoj de aŭtun' laŭ reglamento >''[[Gm]] [[Cmaj7]] [[Fmaj7]] [[A7]]'' >Sen mirakloj, sen eventa ar'. Nokte longe vagis mi laŭ senhoma trotuar' Kolektante paŭzojn kaj splitojn de pasint' Ventoj blovis ĝis aŭror', ludis kun la kornikar', Kaj alportis laŭ aer' kun folioj vin. >Iam falis la foli' sur litkovrilon >Aŭgurante venon de blizard'... >Tiam legis mi al vi leteron iun >Laŭ foliaj vejnoj sur manplat'. Ĉiam venas al finiĝ' komencita histori' Drivas ni al fantazi' de estonta viv'. Daŭre nokte sonĝas mi pri belega melodi' Sed ravantan kiel vi ne renkontis mi. >La-la, la-la-la-la-la-la-la-la-la-la... {{tag>litero_L kanto akordoj rusa barda}}