====== Lasta nokt' ====== ^Muziko|Dan WILSON| ^Esperanta teksto|[[rocxjo|Rogier HUURMAN]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala titolo| Closing Time| ^Originala plenumo|Semisonic| Lasta nokt' estis ĉefe verkita por la muzikalo [[june_kaj_kune]], sed ankaŭ por ĝenerale priskribi gravan parton de Esperanto-renkontiĝo, kaj ĝi estis prezentita unue dum IJF 2022 de Roĉjo kaj poste en la muzikalo de 'Kaŝa'. ===== Teksto ===== Lasta nokt’ de la renkontiĝo, Finiĝis solena vesper’ Lasta nokt’ por festi kun amikoj Antaŭ iros ni dise sur ter’ Lasta nokt’ por sidi en trinkejo La prezoj jam falis ĝis nul Lasta nokt’, ĉu mi ĝin pasigos Kun vi ĉiuj aŭ unu ĉarmul’ Mi ne volas dormi dum la lasta nokt’ Mi ne volas dormi ĝis la fin’ Mi ne volas dormi ĝis la nokto Iĝas maten’ Lasta tag’, ne estas plu sekretoj Ĉiujn ludojn mi ludis jam Lasta ag’ de mia renkontiĝo Kiu estis plena je am’ Lasta voko sonas en trinkejo Sed ne zorgu, ni havas pli Lasta vodko en amasloĝejo Se finiĝu, mi finu kun vi Mi ne volas dormi dum la lasta nokt’ Mi ne volas dormi ĝis la fin’ Mi ne volas dormi ĝis la nokto Iĝas maten’ Morgaŭ trajn’ eliros kongresurbon Baldaŭ jam estos la fin’ Kien ajn vojaĝoj vin nun prenos Ni certe revidos nin Mi ne volas dormi dum la lasta nokt’ Mi ne volas dormi ĝis la fin’ Mi ne volas dormi do mi certe Mortos en maten’ {{tag>kanto litero_l}}