====== Lastaj Vortoj ====== //Auxtoras [[Rogxer BORGXES]], 2001// //Originale aperinta en la disko "Muziko Elektronika"// ===== Teksto ===== sur luma vojo mi promenas kaj senespere mi matenas en juĝa ĉambro kiu min katenas la transcendo eminentas dolĉa voĉo rompas la silenton rakontas frue fabeleton el mia viv´ ĝi legas la leteron kiu ĉiam kaŝis dezireton en supra ĉambro anĝelo kantas superan benon kore dankas tujsekve li leteron ŝiras kaj al sablohorloĝon li miras la lasta vorto, kiun mi serĉas la lasta vorto, kiun mi verkas perfida averto en tiu kona voko kondukas min al trista loko ju pli la vero daŭre aperas des pli la peko ĝin superas en supra ĉambro anĝelo kantas superan benon kore dankas tujsekve li leteron ŝiras kaj al sablohorloĝon li miras la lasta vorto, kiun mi serĉas la lasta vorto, kiun mi verkas la lasta vorto, kiun mi serĉas la lasta vorto, kiun mi verkas {{tag>litero_l kanto}}