====== Lasu Min (Supernova) ====== ^Teksto|[[Rogxer BORGXES]] kaj [[Jimes MILANEZ]]| ^Muziko|[[Supernova]]| ===== Teksto ===== Jen, prave, fia solidar' Ŝi venis, amikine Vi min avertis pri l' erar' Mi blindis plu, senfine jen mi, fraĉjo, la kobaj' de falsita gaj' //Refreno// >bovoj flugantaj en l'aer' >mil koloroj en la suba Ter' >kaj riveliĝas ĉia ver' Al la plej alta nivel' Mi ne evitos daŭri Flugante tra la ĉiel' Ne estas temp' por halti Plafono en ĉiel' Forĵetis min al fal' Flugilo sen anĝel' Kaj la viv' vuale hej, lasu min Mi ne volas flugi plu batu mia kor' kaj revenu mia viv' jen sub la jugo de la deco ĉu rajtas mi je rekomenco ? ĉu rajtas mi je rekomenc'... {{tag>kanto litero_l roko esperanto}}