====== Laŭ ĉies plaĉo ====== ^Muziko|[[Martin STRID]]| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Kálmán KALOCSAY]]| ^Esperanta plenumo|[[Martin STRID]]| ^Tipo|adapto| ^Originala teksto|[[wpeo>Kálmán KALOCSAY]]| ===== Teksto ===== La patro kun la juna filo azenon portis al foiro. La patro en la selo sidis, la filo la azenon gvidis. //Refreno:// > Laŭ ĉies plaĉo ni iru > Gravas kion ili diru > Kun azeno marŝas ni > Laŭ ĉies plaĉo ni iru. Survoje venis hom' renkonte, kaj tre indignis: "Estas honte! Jen viro en la sel' komforta, dum marŝas la infan' malforta." > //Refreno// La patro, je l'indigna voĉo, sin savi volis de riproĉo, de la azeno do descendis kaj rajdi sian filon sendis. > //Refreno// Sed ree venis hom' renkonte, kaj tre indignis: "Estas honte! Jen knabo en la sel' komforta, dum marŝas la aĝul' malforta." > //Refreno// La knabo, je l'indigna voĉo, sin savi volis de riproĉo, do saltis de l'azena dorso. Nun ambaŭ marŝis, sen rimorso. > //Refreno// Sed venis homo, miris multe, kaj kriis: "Vere, estas stulte! Dum vi lacigas vin per marŝo, promenas la azen' sen ŝarĝo." > //Refreno// Do, kion fari? Patro, filo demandis sin kun maltrankvilo. Interkonsilis kaj decidis: Nun ambaŭ en la sel' eksidis. > //Refreno// Sed ree venis hom' renkonte, indignis ege: "Estas honte! Sur povra besto ŝarĝ' duobla! Fi, kia kruelec' malnobla!" > //Refreno// La du, en malesper', per ŝnuroj l'azenon ligis ĉe la kruroj, kaj ĝin per stango traŝovita plu portis kun klopodo ŝvita. > //Refreno// Sed venis hom' kaj ĝis eksceso ridante kriis: "Jen frenezo! Azenon vivan oni portas! Ho ve, mi de ridego mortas!" > //Refreno// La patro diris al la filo: "Mi estas vere sen konsilo: Ĉu la azenon do mortigi, aŭ nin ĉe kol' sur branĉon ligi?" > //Refreno// ===== Tonsilabe ===== & Laŭ ĉies plaĉo: < Rekante 22 el 43 aŭ 22 el 31 batoj. Verkis Kálmán Kalocsay (Ezopa Saĝo, 1956). Baladigas Martin Strid per novaj melodio kaj rekantaĵo (#Unuan 2015 kaj #Duan 2016).> (#Melodio: (#Unua: < 473 batoj, 6 minutoj.> <:43> mi /doTi domi mido Ti Ti;re doLa LaSi Lado Ti Ti;mi doTi domi mido Ti Ti;re doLa doTi LaSi La La; (#Rekantaĵe: mi domi so somi re do; fami doTi Lado Ti Ti; mido domi somi re; mi domi so somi re do o))×11 ? (#Dua: < 682 batoj, 8 minutoj.> <:31> o;mi /doTi domi mido Ti Ti;re doLa LaSi Lado Ti Ti;mi domi so somi re do; fami doTi domi re re; mido domi somi re; mi domi so somi re do)×22 )+ (&Strofoj: '1 (&Unua: La /patro kun la juna filo ; azenon portis al foiro. (×:;) La patro en la selo sidis, ; la filo la azenon gvidis. (×:; Laŭ ĉies plaĉo ni iru ; Gravas kion ili diru ; Kun azeno marŝas ni ; Laŭ ĉies plaĉo ni iru.)) ? (&Dua: La /patro kun la juna filo ; azenon portis al foiro. (×:; Laŭ ĉies plaĉo ni iru ; Gravas kion ili diru ; Kun azeno marŝas ni ; Laŭ ĉies plaĉo ni iru.) La patro en la selo sidis, ; la filo la azenon gvidis. (×:; Laŭ ĉies plaĉo ni iru ; Gravas kion ili diru ; Kun azeno marŝas ni ; Laŭ ĉies plaĉo ni iru.) ) '2 Survoje venis hom' renkonte, ; kaj tre indignis: "Estas honte! ..... Jen viro en la sel' komforta, ; dum marŝas la infan' malforta." ..... '3 La patro, je l' indigna voĉo, ; sin savi volis de riproĉo, ..... de la azeno do descendis ; kaj rajdi sian filon sendis. ..... '4 Sed ree venis hom' renkonte, ; kaj tre indignis: "Estas honte! ..... Jen knabo en la sel' komforta, ; dum marŝas la aĝul' malforta." ..... '5 La knabo, je l' indigna voĉo, ; sin savi volis de riproĉo, ..... do saltis de l' azena dorso. ; Nun ambaŭ marŝis, sen rimorso. ..... '6 Sed venis homo, miris multe, ; kaj kriis: "Vere, estas stulte! ..... Dum vi lacigas vin per marŝo, ; promenas la azen' sen ŝarĝo." ..... '7 Do, kion fari? Patro, filo ; demandis sin kun maltrankvilo. ..... Interkonsilis kaj decidis: ; Nun ambaŭ en la sel' eksidis. ..... '8 Sed ree venis hom' renkonte, ; indignis ege: "Estas honte! ..... Sur povra besto ŝarĝ' duobla! ; Fi, kia kruelec' malnobla!" ..... '9 La du, en malesper', per ŝnuroj ; l' azenon ligis ĉe la kruroj, ..... kaj ĝin per stango traŝovita ; plu portis kun klopodo ŝvita. ..... '10 Sed venis hom' kaj ĝis eksceso ; ridante kriis: "Jen frenezo! ..... Azenon vivan oni portas! ; Ho ve, mi de ridego mortas!" ..... '11 La patro diris al la filo: ; "Mi estas vere sen konsilo: ..... Ĉu la azenon do mortigi, ; aŭ nin ĉe kol' sur branĉon ligi?" ..... ) {{tag>kanto litero_l}}