====== Laŭ Didestino… ====== ^Teksto|E. von FEUCHTERSLEBEN| ^E-teksto|[[L. E. MEIER]]| ^Origina titolo|Freut euch des Lebens| Fonto: el **Eĥo Esperantista** (red. [[wpeo>Karl Steier|Karlo Steier]]) ===== Teksto ===== Laux Didestino devas ni De l'plej amato tie cxi Foriri, foriri! Nenio do, laux Dia vol', Pli dolorigas koron, ol Disiri, disiri! Se burgxoneto bela vin Alvenis, zorge vartu gxin, Sed pensu, sed pensu: Rozet' matene ekfloranta Jam estos nokte ekvelkanta, Pripensu, pripensu! Se cxiel' per karulin' vin Donacis, kaj vi sxatos sxin En koro, en koro, Post nur mallonga tempo sxi Forlasos vin soleca cxi — Kun ploro, kun ploro! Sed bone do komprenu min, Komprenu min, komprenu min! Cxe adiauxo tie cxi Ja „gxis revido!" diras ni! Revido, revido! {{tag>kanto litero_l germana}}