====== Laŭ la klaĉ' ====== ^Muziko|Tradicia rus-cigana kanto| ^Esperanta teksto|[[JoMo]]| ^Esperanta plenumo|[[JoMo]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Laŭ la klaĉ' ciganino ne veras Povas ne ami ŝi, jen akuz' Ŝi neniam pri amo sinceras Ĉar por ŝi amo estas amuz' //Refreno:// >Laŭ la klaĉ' >Laŭ la klaĉ' >Kio, do, laŭ la klaĉ'? >Nu klaĉu ili >Longe klaĉu ili >Klaĉu do laŭ la plaĉ' Laŭ la klaĉ' ne plu estas sezonoj Konas saĝon junuloj ne plu Kaj ciganoj ja estas friponoj Donu rublon, ili prenos du >//Refreno// >//Refreno ×2// Laŭ la klaĉ', estas tro multaj ĉinoj Pro rakedoj malbonas veter' Pro ciganoj nu mankas kokinoj De fremduloj alvenas danĝer' >//Refreno ×2// {{tag>kanto litero_l}}