====== Laŭ marĉo ====== ^E-Teksto|[[J. Ritenskij]]| ^MIDI|{{:muziko:laux_marcxo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:laux_marcxo.png}} Laŭ marĉo ni iras, laŭ marĉo. Jam delonge ni vidas nur marĉon. Nia cerb' transformiĝis je kaĉo. Kion fari? - Labor' nia aĉa! Rememoru - dum la tuta aprilo Lekis dolĉe ni lastan paneron. Ni penegis formanĝi fotilon, Sed ĝi estis, diablo, el fero. Ĉi matene kuiris ni ŝuojn, Poste maĉis la pinan pinglaron. Nun vestitaj en koto kaj truoj, Por tagmanĝo ni portas gitaron. Estas vi de mi tre malproksime Kaj, verŝajne, vi min jam forgesis - Amindumu, bonvolu, senfine - Mi delonge ĵaluzi vin ĉesis. Por mi restis nur klaki per dentoj. Min okupas alia afero. Se mi estus persono multsenta, Jam delonge mi kuŝus en tero. Du el ni en la marĉ' trovis morton. Tiun trian, plej dikan, kun ŝelo Ni formanĝis por havi la forton Kaj finfine atingi la celon. {{tag>kanto litero_L }}