====== Laŭrinda ====== ^Muziko|(popola)| ^Esperanta teksto|[[:wiki:user:tuvalkin|António MARTINS-Tuválkin]]| ^Esperanta plenumo| | ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Vitorino| ^Originala teksto|(popola)| {{ youtube>P1zdgdJA3TU?medium}} //Laurinda// estas sudportugalia romanco (//romance novelesco//; “//rimance//”) registrita unua-foje en 1962 en la Algarva montaro (//Alferce// MCQ) fare de etnografo / muzikologo Michel GIACOMETTI kaj publikigita en 1970 en kantaro //Antologia da Música Regional Portuguesa - V: n.º133// (kunaŭtoro: F. Lopes GRAÇA). Ĝin popularigis folkkantisto Vitorino (kun etaj diferencoj; la jena versio lias) en sia albumo //Romances//, en 1981. La jenan tradukon en esperanton faris en 2011.10-12 A. MARTINS-Tuválkin. Eblas kanti aparte la kvar rolojn — tiujn de tentviro (♂), Laŭrinda (♀), rakontisto (✎), kaj kokredzo (︎♉). ===== Teksto ===== ♂ Ho Laŭrinda, tre aminda, ♂ ho Laŭrinda, tre aminda! ♂ Amus mi vin laŭ merito, ♂ permesu al mi tranokti ♂ ĉe l’ faltar’ de via lit’! ♀ Jes, mi volas, sinjorido! ♀ Jes, mi volas, sinjorido! ♀ Jes, ĉinokte sen prokrasto! ♀ Edzo mia, li forestos, ♀ foirumas pri brutar’… ✎ Je la horo nokto-meza, ✎ je la horo nokto-meza, ✎ jen la edzo fruveninta: ✎ Jen frapas li sur la pordon, ✎ senmoviĝas jen Laŭrinda. ︎♉ Oj!, ŝi eble malsanetas, ︎♉ oj!, ŝi eble malsanetas, ︎♉ aŭ min ŝi ne amas plu, ︎♉ aŭ mallertas pri ŝlosilo ︎♉ palpe al serura tru’… ︎♉ Kies estas la ĉevalo? ︎♉ Kies estas la ĉevalo ︎♉ nekonata ĉe la ringo? ♀ Ĝi vias, ho mia edzo, ♀ via patro sendis ĝin! ︎♉ Kies estas ĉi ĉapelo? ︎♉ Kies estas ĉi ĉapelo ︎♉ ornamita per puntaĵo? ♀ Ĝi vias, ho mia edzo, ♀ Estas jen mia donac’! ︎♉ Kies estas ĉi anhelo? ︎♉ Kies estas ĉi anhelo, ︎♉ Elsub mia lito kaŝe? ✎ Laŭrinda, tion aŭdinte, ✎ falis teren sen mispaŝ’… ︎♉ Ho Laŭrinda, ne aminda! ︎♉ Ho Laŭrinda, ne aminda! ︎♉ Indas ne la sveno kuŝe: ︎♉ Da kiom mi amis vin, ja, ︎♉ restas nun neniom plu! ︎♉ Alvenigu fratinaron, ︎♉ alvenigu fratinaron ︎♉ vian sub pali’ ĉe min. ︎♉ Por ke tiu plej aminda ︎♉ estu mia novedzin’… {{tag>kanto litero_l popola portugala}}