====== Lazura ====== //Kantas [[Maria Kocxetkova]]// ===== Teksto ===== Por ne divenu vi pri la kial' de larmoj kaj de kantoj miaj, mi prenos kelkajn faktojn el real', el ili plektos lastan melodion. el ili plektos lastan melodion... //Refreno:// >Mi foriros el rondo - dissxirigxos la cxen'- >laux la vortoj de Dio aux dia auxguro... >Restos kantoj en mondo, kaj vi sen cxagren' >jxetos ilin en maro lazura... Lazura... Ke vi memoru cxiam pri erar', pri la neglekto, pri la ironio, ne velkos amo, kiel foliar', sed restos, kiel ombro de vizio.. Rememorigos cxiam pri pasint'... De songxdonacoj vi vin ne defendos... Vi, eble, pregxos aux humile plendos... Cxu sentas vi la guston de absint... >//Refreno// {{tag>litero_l kanto}}