====== Lazura ====== ^Teksto|Paolo PALLAVICINI| ^Muziko|Paolo CONTE| ^E-teksto|[[Pier Luigi CINQUANTINI]]| Origina titolo: **Azzurro** ===== Teksto ===== Sercxas tutjare mi l'someron kaj jen subite gxi tie cxi. Sxi forveturis al la maro kaj en la urbo nun solas mi siblas nun super la tegmentoj en for' fluganta aviadil' //Refreno:// >Lazura la posttagmezo tro lazuras longas por mi rimarkas mi, ke ne havas mi rimedojn sene de vi pro tio cxu mi ne prenu l'trajnon por veturo, vetur' al vi sed trajno de la deziroj kun mala iro iras en mia mens'. Sxajnas nun esti kirkokorte kun tiom suno en la junagx' tie promenis mi en solo en kort' dum cxiu dimancxa tag' nun mi enuas sen konsolo ecx pastro mankas por babilad' //Refreno// Sorcxas Afrikon mi gxardene sub oleandro aux baobab' same mi faris personsene dum infanagxo, ne eblas nun. Oni akvumas viajn rozojn leono mankas, ne estas spur'. //Refreno// {{tag>kanto litero_l itala}}