====== Lena WILKE ====== Produktema komponisto kaj muzikisto ekde 80-aj jaroj.Lena naskigxis en iama GDR, kreskis en nuntempa Ukrainio kaj logxas ekde multaj jaroj denove en Germanio. Dum sovjeta tempo en radikala medio en Kievo, en la cirkloj de i.a [[Vladimir SOROKA]] kaj [[Marina KOROT]], Lena ekverkis kantojn esperante. Melodio estas centra parto de sxiaj kantoj, ofte kun pluraj vocxoj. Lena registris sian unuan diskon [[Dank' al vi]] (1993) sola. En 2009 sxi formis la grupon Ĵele (aux ĴeLe) kun sia filino [[Ĵenja WILKE]]. Ili estas oftaj gastoj cxe euxropaj esperantoarangxoj. Krom verki proprajn kantojn, Lena tradukis multajn ukrainiajn popolkantojn al Esperanto. ===== Instrumentoj ===== * Piano * Gitaro * Melodiko * Metalofono {{tag>persono}}