====== Leono estas best’ ====== ^Auxtoro|Wilfred M. Appleby| ^MIDI|{{:muziko:Leono_estas_best.mid}}| ===== Teksto ===== **(La Gajula kanto)** {{ :muziknotoj:Leono_estas_best.png}} Mi estas cxiam gaja sur tero kaj sur mar', Mi vivas tre felicxe kun bona amikar'; Cxar trovis mi la solvon de la lingva malkompren', Kaj se vi nun auxskultos min, vi auxdos pri ia ben': Por mi la suno brilas, kaj leono estas best'! Se pluvas akvofale, aux brilas hela sun', Se bluas la cxielo, aux aminstigas lun', Mi vivas harmonie kun tuta la homar'; Kaj diros la sekreton per la helpo de gitar': Kolombo estas birdo, sed leono estas best'! Cxu ankaux vi dezi-ras felicxon en la kor'? Vi certe volas ridi, kaj peli nubojn for! Do venu vi lauxlonge de l’suna verda voj' Al Esperanto lando, kie regas vera gxoj'. Kaj rozo estas floro sed le leono estas best'! Esperanto! Jes, Esperanto! Jen la lingvo por kantanto, kaj amanto, kaj parolanto, kaj ja! por la tuta mond'! {{tag>kanto litero_l notoj midi akordoj}}