====== Leontoda floko ====== ^Muziko|M. Vaitkevičius| ^Teksto|A. Saulynas| ^E-teksto|[[wpeo>Vytautas_Ŝilas|V. Šilas]]| ^MIDI|{{:muziko:leontoda_floko.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:leontoda_floko.png}} Konkuras gaje super floroj La papilioj en lazur'. Pri kio revas mia koro, Divenos la floketo nur. //Refreno:// >Tenera flok', cxu konas vi Felicxon mian - kie gxi? Atingu, flustru en ventet', Ke lin mi amas en sekret'. Matenan roson mi kunsendas, Kanzonon tristan sen mezur', Sed kiun tiel mi atendas, Divenos la floketo nur. //Refreno// Impetas al la espero, Ridete songxas kun plezur'. Li amas min, cxu estas vero? Divenos la floketo nur. //Refreno// {{tag>kanto litero_l litova notoj midi akordoj}}