====== Letero el kongreso ====== ^Muziko|Amilcare Ponchielli| ^Teksto|Comelis Vreeswijk| ^E-teksto|[[wpeo>Franko Luin]]| ^Originalo|Brev från kolonien| ===== Teksto ===== Kara panjo, kara patro, skribas mi el cxi teatro, junulara cxefkongreso kaj memoras vin kelkfoje pro neceso. Logxas kvazaux en prizono. Panjo sendu pli da mono! Al mi restas nur cxemizo. Cxion kroman TEJO prenis por kotizo. Mi tre multe amuzigxas, sed ne ofte enlitigxas, cxar la knabo supralita ne vekigxas nokte pro bezon’ subita. Dormas mi dum la prelegoj. Same faras la kolegoj, se entute en la ejo restas iu krom la prezidant’ de TEJO. Mi jxus perdis kelkajn dentojn. Vi ne havu timajn sentojn: mi nur falis debalkone. Ekde nun mi povas fajfi despli bone. Kamarado kontraux troloj havas multe da piloloj, kelkajn rugxajn, kelkajn bluajn. Mi preferas la pilolojn ambiguajn. Mi ne timas la fantomojn, cxar ni uzas la terpomojn por bruligo de hejmbrando. Cxiutage je gxi kreskas la demando. La domestro nun forkuris, cxar ni pompe inauxguris per artfajro pulbazaron. L' inauxguro disvastigxis en arbaron. Foje estas la kornikoj, en la lito nur pedikoj. La plej bona kamarado glutis sian posxtrancxilon post persvado. Sekvos do operacio. Jes, ja tio estis cxio. Sendas kison, cxirkauxbrakon. Nun mi kuros por bruligi la barakon. {{tag>kanto litero_l kanto sveda}}