====== Libera la pens' ====== ^E-teksto|[[B. KLATIL]]| Origina titolo: **Die Gedanken sind Frei** Vd. ankaux tradukon de Cezar: [[la_pensoj_liberas]] ===== Teksto ===== La penso de la hom' libera ja estas, samkiel fantom' kasita gxi restas. Gxin hom ne divenas, nek cxirkauxkatenas, do, restas laux senc': ke libera la pens'! Mi pensas laux plezur’, nenie sin citas, sekrete mi nur pri cxio meditas. Dezirojn — vi sciu, malhelpas neniu, do restu lauxl senc': ke libera la pens'! Se iam kaptos min karcero malhela, deklaros mi gxin agado sencela. La pensoj trapasos, la murojn frakasos per granda potenc', cxar libera la pens'. Do tial nun cxe fin’ mi zorgojn forpelas. Turmentas ili min, vivgxojon forsxtelas. Mi povas sentime gxojadi amime kaj pensi de komenc’: ja, libera la pens'! {{tag>kanto litero_l germana popola}}