====== Liberec aŭ mort'! ====== ^Muziko|[[Nomo FAMILINOMO]]| ^Esperanta teksto|Homo| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Brüder, seht die rote Fahne| ===== Teksto ===== Fratoj, vidu: rugxa flago flirtas antaux vi, Sub standardo de l’ libero jam arigxu ni! Malamiko se minacas, kreskas nia fort' Do "antauxen"! La devizo: liberec' aux mort'! Kvankam jam gefratoj falis, refirmigxu l’front' El la sango de l’ viktimoj gxermas la estont' Vidu la popolmizeron — estas via sort'! Do "antauxen"! La devizo: liberec' aux mort'! Pro turment' kaj persekuto ne etigxos far' El la fundo de l’ doloroj ardas la flamar'. Morton al ekzekutistoj, ne perdigxu vort'! Do "antauxen"! La devizo: liberec' aux mort'! Post la fina venkbatalo, — for la armilar' Kreu grandan, fratan ligon super ter' kaj mar'. Vidu — kiel gxoje brilas suno tra l’ aer', De "antauxen"! La devizo: nia estu ter'! {{tag>kanto litero_l germana laborista}}