====== Lili ====== ^Teksto|[[Pierre Perret]]| ^Muziko|[[Pierre Perret]]| ^E-teksto|[[André Cherpillod]]| ^Kantas|[[jxak le puil]]| ===== Teksto ===== Ne mankis la belec' al sxi, Lili, Alvenis jxus el Somali', Lili, Kun enmigrantoj en la sxip' Parizon ili venis por Rapide esti sen labor'. Sxi kredis ja al egalec', Lili, En land' de Hugo kaj Volter', Lili Sed en muziko nigroj du Egalas unu blankon nur La diferenc' videblas tuj. Sopiris sxi je liberec', Lili, Kun digna tono hotelist', Al Lili diris sen hezit': — Nur por blankuloj tie cxi! Latkestojn devis porti sxi, Lili, Laborojn acxajn faris sxi, Lili, Brasikojn vendis sur bazar' Dum kolorfratoj sur la strat' Sxin helpis per pikmartelad'. Sxin oni nomas «Negxulin», Lili, Sxi trovas tre amuza gxin, Lili, Ecx se grincadas la dentar', Ne cedas sxi al la koler' Ridigas ilin la mizer'. Frizulon blondan amis sxi, Lili, Kaj estis preta je edzigx', Lili, Sed diris la bofamili': — Rasistoj ja ne estas ni, Sed tio eblas ne cxe ni. Sxi provis vivi en Uson', Lili, Tiu demokratia land', Lili, Sed sxi konstatis kun sufer' Ke la kolor' de malesper' Samtiel nigras tie for. Sed dum mitingo en Memfis', Lili, Lili, Renkontis Angxelan Davis, Lili, Angxela diris: — Ho fratin', Kunigxu ni, kaj for la tim', De l’ lupoj kiuj gvatas nin. — Kaj por la timon pusxi for, Lili, Sxi levas pugnon pro koler', Lili, Meze de la sovagxa ar' Kiu bruligas buson cxar En gxi nur rajtas blankular'. En cia batalado, cin, Lili, Renkontos iam bona vir', Lili, Kaj se naskigxos la infan', Koloron havos gxi de am', La cxiam nevenkebla am'. Ne mankis la belec' al sxi, Lili, Alvenis jxus el Somali', Lili, Kun enmigrantoj en la sxip' Parizon ili venis por Rapide esti sen labor? {{tag>kanto litero_l kasedo franca}}