====== Lili Marlene ====== ^Auxtoro|Hans Leip & Norbert Schultze| ^E-teksto 1|[[wpeo>S. A. Jacobsson]]| ^E-teksto 2|[[wpeo>Renato Corsetti]]| ^MIDI|{{:muziko:Lili_Marlene.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Lili_Marlene.png}} {{youtube>7heXZPl2hik}} Brilis lampo hele cxe kazerna pord', Lumis gxi fidele en cxiutaga ord’. Sur trotuaro sxton-eben', renkontis vin mi dum promen' Kun gxoj' Lili Marlene, Kun goj' Lili Marlen'. Ni premigxis kune, manon tenis man’, Sxtelis mi sublune kiseton el Nirvan'. Kaj siblis vent' kun akra pen', sed brilis lamp’ por nia ben’. Ni du, Lili Marlene, Ni du, Lili Marlen'. Vokas la gardisto; eniru, jen signal', Ne helpas la rezisto, gxi gvidas al fatal’, Kun pez' mi pasxas al kusen', sub lamp’ mi restus en katen' De vi, Lili Marlene, De vi, Lili Marlen’. Mi en koro ardas pro sopir’ al vi, Reve vin rigardas kaj cxarme ridas vi, Tra la kuragxa larm-reten', dum gxis revid’ en lamp-seren', Do gxis, Lili Marlene, Do gxis, Lili Marlen'. ===== Teksto 2 ===== Ĉe la kazerno por la rendevu' staris ĉi lanterno restanta sen detru' nun revas mi pri la reven' al rendevuoj sen ĉagren' kun vi Lili' Marlen' kun vi Lili' Marlen'. Unu aspektis nia ombropar' tuta urbo spektis ĉi amon sen kompar' ĉar dum vespero kaj maten' pludaŭris ĉiam sama scen' kun vi Lili' Marlen' kun vi Lili' Marlen'. Sed trumpetisto ĉiam vokis min eblis ne rezisto al fia disciplin' kaj devis ĉesi la promen' pro mia devo esti en sen vi Lili' Marlen' sen vi Lili' Marlen' Vian lascivon bone konas ĝi sed el via vivo min jam forstrekis ĝi dum mi batalas sur posten' ĉe la lanterno paŝas sen sen mi Lili' Marlen' sen mi Lili' Marlen' El ĉi silento el ĉi tera grund' levas min la tento al via am-inund' se reaperos la seren' mi pretos ree por promen' kun vi Lili' Marlen' kun vi Lili' Marlen' ===== Eksteraj ligoj ===== * [[https://web.archive.org/web/20210322212856/http://bonalingvo.net/index.php/Lili_Marlen|Lili Marlen']] {{tag>kanto litero_l germana notoj midi akordoj filmo}}