====== Limonujo ====== ^E-teksto|[[wpeo>Reto ROSSETTI]] kaj [[Stephen THOMPSON]]| ===== Teksto ===== Dum estis mi dekjara knab' la patro diris tuj: "Ho venu vi kaj lernu de la bela limonuj'. Ho knabo, al la amo vi Ne fidu iel ajn, La amo kiel la limon' nur estas vana sxajn'." //Refreno:// >Limonujo, tre bela, kaj la floro ravas tre, sed la frukto limona por mangxado tauxgas ne! Sub limonujo poste kusxis Mi kaj mia bel': Knabin' cxe kies rido steloj flagris en cxiel! En amo dronis ambaux ni Sub la somera bril'; pri l' patra vorto surdis mi pro sxia rida tril': //Refreno// Sed iun tagon mankis sxi kaj mankis tuj la sun', kaj en la sekva nokto mi la veron trovis nun. Sxi fugxis kun alia, Tre ofta tragedi'; malgxoja sed pli sagxa nun mi kantas jen al vi: //Refreno// {{tag>kanto litero_l angla}}