====== Linioj ====== //Versoj de Persibisxi Sxelli, rusa varianto de Ign. IGNATOVSKIJ, muziko de A. SUHXANOV, e-traduko de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Kiam lampo rompigxas, La fajron estingas mallum', Kiam liut' elbrakigxas, La kord' ne sonoras - nur zum', Kiam sxtorm' ektrankvilas - "Gxis" al cxielarka kolor', Kiam vortoj similas, Paligxas pri ili memor'. Sen lampo ne longe prokrastis de l'fajr' agoni' Kaj kant' eksilentis, post kiam mutigxis anim', En kiu nokt' himnojn komponas kun vent' en ruin' Kaj ondoj eterne bastonas en la mara sin'. Ne estas sxirmitaj du koroj de cxies rigard' Kaj la profetajxo al unu el ili - ponard'. Ho amo, vi bone ja sciis pri nia hximer', Do kial vi nestas en koroj kun tia toler'? Sed koro lacigxos pli ol korvo dum uragan' Kaj trompos racio: Ne maro, sed fatamorgan'. Cxevronoj putrigxis, cxiela falegas tegment' Kaj mankas azil' kontraux vintra pluvego kaj vent'. {{tag>litero_l kanto rusa}}